Jesus Came to Save the World

John 12

44 Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaux Tiun, kiu min sendis. 46 Mi venis lumo en la mondon, por ke cxiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47 Kaj se iu auxdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne jugxas; cxar mi venis, ne por jugxi la mondon, sed por savi la mondon. 48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago. 49 CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

Next Book Next Book