The Son of Man Must Be Lifted Up

John 12

27 Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo. 28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros. 29 Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li. 30 Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi. 31 Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita. 32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn. 33 Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34 La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo? 35 Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

Next Book Next Book