Some Greeks Seek Jesus

John 12

20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj; 21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23 Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24 Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto. 25 Kiu amas sian vivon, tiu gxin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo, tiu gxin konservos gxis eterna vivo. 26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

Next Book Next Book