I Am the Good Shepherd

John 10

1 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto. 2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pasxtisto de la sxafoj. 3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon, kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn, kaj elkondukas ilin. 4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn, li iras antaux ili, kaj la sxafoj lin sekvas, cxar ili konas lian vocxon. 5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj. 6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7 Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj. 8 CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin. 9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon. 10 La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde. 11 Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj. 12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj. 14 Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj. 16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto. 17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu. 18 Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19 Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20 Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas? 21 Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

Next Book Next Book