I and the Father Are One

John 10

22 Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24 La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe. 25 Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26 Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27 Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

31 Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min? 33 La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34 Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj? 35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36 cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio? 37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41 Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. 42 Kaj tie multaj kredis al li.

Next Book Next Book