18 Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon. 20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; 21 sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin. 22 Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos. 23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. 24 Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo. 25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.