The Crucifixion

Luke 23

26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo. 27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li. 28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. 29 CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. 30 Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin. 31 CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

32 Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj. 33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. 34 Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn. 35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. 36 Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, 37 kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin. 38 Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.

39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. 40 Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno. 41 Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan. 42 Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43 Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.

Next Book Next Book