Jesus Before Herod

Luke 23

6 Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano. 7 Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj. 8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. 12 Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.

13 Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, 14 diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15 nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. 16 Tial mi lin skurgxos kaj liberigos.

Next Book Next Book