47 Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin. 48 Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo? 49 Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo? 50 Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon. 51 Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin. 52 Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston? 53 Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.