Peter Denies Jesus

Luke 22

54 Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. 55 Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili. 56 Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: 57 CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas. 58 Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas. 59 Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano. 60 Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis. 61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos. 62 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

Next Book Next Book