Jesus Prays on the Mount of Olives

Luke 22

39 Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis. 40 Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton. 41 Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis, 42 dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via. 43 Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin. 44 Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. 45 Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo, 46 kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

Next Book Next Book