The Triumphal Entry

Luke 19

28 Kaj tion dirinte, li ekiris antauxe, suprenirante al Jerusalem. 29 Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj, 30 dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku. 31 Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas. 32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili. 33 Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon? 34 Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas. 35 Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin. 36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37 Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis; 38 dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto. 39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn. 40 Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.

Next Book Next Book