The Parable of the Ten Minas

Luke 19

11 Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12 Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos. 14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni. 15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado. 16 Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn. 17 Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj. 18 Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn. 19 Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj. 20 Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko; 21 cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22 Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento? 24 Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min�on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min�ojn. 25 (Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min�ojn.) 26 Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas. 27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

Next Book Next Book