41 Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi, 42 dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj. 43 CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44 kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.