Jesus and Zacchaeus

Luke 19

1 Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis. 2 Kaj jen viro, nomata Zakhxeo; kaj li estis cxefimpostisto, kaj li estis ricxa. 3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo. 6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje. 7 Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham. 10 CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.

Next Book Next Book