Jesus Heals a Blind Beggar

Luke 18

35 Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36 kaj auxdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38 Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min. 39 Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min! 40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis: 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42 Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.

Next Book Next Book