A Sinful Woman Forgiven

Luke 7

36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo. 37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo, 38 kaj starante malantauxe cxe liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo. 39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:CXi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino. 40 Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.

41 Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek. 42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon. Kiu el ili do lin pli amos? 43 Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris al li:Vi prave jugxis. 44 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:CXu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj. 45 Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne cxesis kisadi miajn piedojn. 46 Vi ne sxmiris mian kapon per oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo. 47 Pro tio mi diras al vi:SXiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas. 48 Kaj li diris al sxi:Viaj pekoj estas pardonitaj. 49 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn? 50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.

Next Book Next Book