The Twelve Apostles

Luke 6

12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio. 13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaux nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis perfidulo.

Next Book Next Book