A Man with a Withered Hand

Luke 6

6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis; kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta. 7 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi. 8 Sed li sciis iliajn pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis. 9 Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi? 10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li:Etendu vian manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis. 11 Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

Next Book Next Book