Jesus Ministers to a Great Multitude

Luke 6

17 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je siaj malsanoj; 18 kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj spiritoj, estis sanigitaj. 19 Kaj la tuta homamaso volis tusxi lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.

Next Book Next Book