Jesus Cleanses a Leper

Luke 5

12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. 13 Kaj li etendis la manon kaj tusxis lin, dirante:Mi volas; estu purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li. 14 Kaj li ordonis al li, ke li diru al neniu:Sed foririnte, montru vin al la pastro kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto al ili. 15 Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj je siaj malsanoj. 16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj pregxadis.

Next Book Next Book