Jesus Calls the First Disciples

Luke 5

1 Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; 2 kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili, kaj lavis la retojn. 3 Kaj li eniris en unu el la sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el la sxipeto. 4 Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. 5 Kaj responde Simon diris:Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn. 6 Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj iliaj retoj ekrompigxis; 7 kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo. 8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo. 9 CXar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj cxiujn, kiuj estis kun li, 10 kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj. 11 Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion, kaj sekvis lin.

Next Book Next Book