Jesus Heals a Paralytic

Luke 5

17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco de la Eternulo alestis, por sanigi ilin. 18 Kaj jen viroj alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis enporti lin kaj meti lin antaux li. 19 Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo. 20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj. 21 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante:Kiu estas cxi tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola? 22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj? 23 Kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri:Levigxu kaj piediru? 24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:Mi diras al vi:Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj iru al via domo. 25 Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion. 26 Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis de timo, dirante:Ni vidis mirindajxojn hodiaux.

Next Book Next Book