You Shall Keep My Statutes

Leviticus 19

19 Miajn legxojn observu. Vian bruton ne parigu miksospece, vian kampon ne prisemu miksospece, kaj veston miksospecan el lano kaj lino ne surmetu sur vin.

20 Se viro kusxas kun virino pro semo, kaj sxi estas sklavino, ordonita al viro, sed ankoraux ne elacxetita aux ne ricevinta liberecon, tiam devas esti enketo, sed ili ne mortu, cxar sxi ne estis libera. 21 Li alportu pro sia kulpo al la Eternulo antaux la pordon de la tabernaklo de kunveno virsxafon kiel pekoferon. 22 Kaj la pastro pekliberigos lin per la virsxafo de pekofero antaux la Eternulo koncerne la pekon, kiun li pekis, kaj pardonita estos al li la peko, kiun li pekis.

23 Kaj kiam vi venos en la landon kaj plantos ian arbon mangxodonan, tiam rigardu gxiajn fruktojn kvazaux konsekritaj; dum tri jaroj ili estu por vi kvazaux konsekritaj, ili ne estu mangxataj. 24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo. 25 Sed en la kvina jaro vi povas mangxi gxiajn fruktojn, kolektante por vi gxiajn produktajxojn:Mi estas la Eternulo, via Dio.

26 Ne mangxu kun sango; ne auxguru kaj ne antauxdiru sorcxe. 27 Ne cxirkauxtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo. 28 Entrancxojn pro mortinto ne faru sur via korpo kaj skribon enpikitan ne faru sur vi:Mi estas la Eternulo.

29 Ne senhonorigu vian filinon, prostituante sxin; por ke la lando ne farigxu prostituista kaj por ke la lando ne plenigxu de malcxasteco. 30 Miajn sabatojn gardu kaj Mian sanktejon respektu:Mi estas la Eternulo.

31 Ne turnu vin al magiistoj nek al sorcxistoj, ne provu malpurigxi per ili:Mi estas la Eternulo, via Dio.

32 Antaux grizulo starigxu, kaj respektu la vizagxon de maljunulo, kaj timu vian Dion:Mi estas la Eternulo.

33 Kaj se eklogxos cxe vi fremdulo en via lando, ne premu lin. 34 Kiel indigxeno el inter vi estu por vi la fremdulo, kiu eklogxis cxe vi, kaj amu lin kiel vin mem, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.

35 Ne faru maljustajxon en la jugxo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso. 36 Pesilo gxusta, peziloj gxustaj, efo gxusta, kaj hino gxusta estu cxe vi:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta. 37 Kaj observu cxiujn Miajn legxojn kaj cxiujn Miajn decidojn kaj plenumu ilin:Mi estas la Eternulo.

Next Book Next Book