The Birth of Jesus Christ

Luke 2

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta mondo estu registrita. 2 CXi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. 3 Kaj cxiuj iris, por esti registritaj, cxiu al sia urbo. 4 Kaj Jozef ankaux supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo kaj familio de David, 5 por esti registrita kun sia fiancxino Maria, kiu estis graveda. 6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por sxia akusxo. 7 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo.

Next Book Next Book