Zechariah's Prophecy

Luke 1

67 Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, CXar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton, 69 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David, 70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo, 71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj malamantoj; 72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon; 73 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham; 74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime, 75 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn. 76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, CXar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn, 77 Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj, 78 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre, 79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80 Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.

Next Book Next Book