The Birth of John the Baptist

Luke 1

57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj sxi naskis filon. 58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili gxojis kun sxi. 59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia patro. 60 Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano. 61 Kaj ili diris al sxi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo. 62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata. 63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj cxiuj miris. 64 Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion. 65 Kaj timo venis sur cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio. 66 Kaj cxiuj auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos cxi tiu knabeto? CXar la mano de la Eternulo estis kun li.

Next Book Next Book