Blasphemy Against the Holy Spirit

Mark 3

22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. 23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon? 24 Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari. 25 Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari. 26 Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. 27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.

28 Vere mi diras al vi:CXiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; 29 sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; 30 cxar oni diris:Li havas malpuran spiriton.

Next Book Next Book