Jesus Is Lord of the Sabbath

Mark 2

23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj komencis dum la vojiro desxiri la spikojn. 24 Kaj la Fariseoj diris al li:Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25 Kaj li diris al ili:CXu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al siaj kunuloj? 27 Kaj li diris al ili:La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.

Next Book Next Book