A Man with a Withered Hand

Mark 3

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2 Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon:Starigxu en la mezo. 4 Kaj li diris al ili:CXu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis. 5 Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis. 6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Next Book Next Book