A Question About Fasting

Mark 2

18 Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19 Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti. 20 Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21 Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas. 22 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.

Next Book Next Book