Jesus Calls Levi

Mark 2

13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

15 Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17 Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

Next Book Next Book