1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo. 2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton. 3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. 4 Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo. 5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9 Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru? 10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo: 11 Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12 Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.