Jesus Cleanses a Leper

Mark 1

40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41 Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita. 42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura. 43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44 kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

Next Book Next Book