Laws for Guilt Offerings

Leviticus 5

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 15 Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero. 16 Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.

17 Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon: 18 tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li. 19 GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.

Leviticus 6

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Se iu pekos kaj krimos antaux la Eternulo, neante al sia proksimulo koncerne konfiditajxon aux deponitajxon aux rabitajxon, aux se li trompe forprenos ion de sia proksimulo, 3 aux se li trovos perditajxon kaj neos tion, aux se li jxuros mensoge pri io, kion homo faras, kaj per tio pekas: 4 tiam, se li pekis kaj kulpigxis, li redonu la rabitajxon, kiun li rabis, aux tion, kion li trompe forprenis, aux la deponitajxon, kiu estis deponita cxe li, aux la perditajxon, kiun li trovis; 5 aux cxion, pri kio li mensoge jxuris, li repagu per gxia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de gxi; al tiu, kies tio estas, li donu gxin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon. 6 Kaj kiel sian kulpoferon li alportu al la Eternulo sendifektan virsxafon el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon, por la pastro. 7 Kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo, kaj estos pardonite al li pri cxio, kion li faris kaj per kio li kulpigxis.

Next Book Next Book