A Man with a Withered Hand

Matthew 12

9 Kaj li foriris de tie, kaj eniris en ilian sinagogon; 10 kaj jen viro, havanta manon velkintan. Kaj oni demandis al li, dirante:CXu estas permesate sanigi en sabato? por ke ili povu lin akuzi. 11 Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin? 12 Kiom do viro superas sxafon! Tial estas permesate bonfari en sabato. 13 Tiam li diris al la viro:Etendu vian manon. Kaj cxi tiu etendis gxin, kaj gxi tute resanigxis kiel la alia. 14 Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

Next Book Next Book