God's Chosen Servant

Matthew 12

15 Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn, 16 kaj admonis ilin, ke ili ne konatigu lin; 17 por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto Jesaja, nome:

18 Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj. 19 Li ne disputados, nek lauxte krios; Kaj oni ne auxdos sur la stratoj lian vocxon. 20 Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko. 21 Kaj al lia nomo esperos la nacioj.

Next Book Next Book