The Lord Rebukes the Priests

Malachi 2

1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono: 2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton. 3 Jen Mi jxetos insulton sur la semon cxe vi, malpurajxon Mi jxetos sur viajn vizagxojn, la malpurajxon de viaj festoferoj, kaj gxi algluigxos al vi. 4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon. 6 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko. 7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 9 Tial Mi ankaux faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaux la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la legxo.

Next Book Next Book