A Remnant Shall Be Delivered

Micah 5

7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn. 8 Kaj la restajxo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi. 9 Levigxos via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj ekstermigxos.

10 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn; 11 Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn; 12 Mi ekstermos cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn; 13 Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj; 14 Mi elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn. 15 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la nacioj, kiuj ne volos obei.

Next Book Next Book