The Lord Shall Rescue Zion

Micah 4

6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis. 7 Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikajxo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antauxa regxado, la regno de la filino de Jerusalem.

9 Kial vi nun ploras tiel lauxte? CXu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon? 10 Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

11 Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon! 12 Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon. 13 Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.

Next Book Next Book