The Lord's Mercy on Israel

Hosea 2

14 Tial jen Mi allogos sxin, kondukos sxin en dezerton, kaj parolos al sxi agrablajn vortojn; 15 kaj Mi donos al sxi sxiajn vinbergxardenojn el tie, kaj la valon de malgxojo Mi faros pordo de espero; kaj tie sxi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

16 En tiu tempo, diras la Eternulo, sxi nomos Min:Mia edzo; sxi ne plu nomos Min:Mia mastro. 17 Mi forigos de sxia busxo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laux ilia nomo. 18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la cxielo, kaj kun la rampajxoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdangxere. 19 Mi fiancxigxos kun vi por cxiam, Mi fiancxigxos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco. 20 Mi fiancxigxos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la cxielon, kaj gxi favoros la teron; 22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj cxi tiuj favoros Jizreelon. 23 Mi faros sxin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj gxi diros:Vi estas mia Dio.

Next Book Next Book