The Glory of the Lord Fills the Temple

Ezekiel 43

1 Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten. 2 Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laux la orienta vojo; kaj Lia vocxo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumigxis de Lia majesto. 3 Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antauxe, kiam mi iris, por antauxdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere. 4 Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. 5 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

6 Kaj mi auxdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. 7 Kaj estis dirite al mi:Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi logxos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj regxoj, per sia malcxastado kaj per la kadavrajxoj de siaj regxoj sur iliaj altajxoj. 8 Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindajxoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero. 9 Sed nun ili forigos de Mi sian malcxastajxon kaj la kadavrajxojn de siaj regxoj, kaj Mi logxos inter ili eterne.

10 Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael cxi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al gxia arangxo. 11 Kaj se ili ekhontos pri cxio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, gxian arangxon, gxiajn elirojn kaj enirojn, cxiujn gxiajn manierojn kaj legxojn, cxiujn gxiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu cxion antaux iliaj okuloj, por ke ili observu cxiujn gxiajn instrukciojn kaj legxojn kaj plenumu ilin. 12 Jen estas la legxo por la domo:la tuta spaco sur la supro de la monto cxirkauxe estas plejsanktejo; tio estas la legxo por la domo.

Next Book Next Book