The Fall of Jerusalem Recounted

Jeremiah 52

1 La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna. 2 Li agadis malbone antaux la Eternulo, kiel cxio, kion faris Jehojakim.

3 CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel. 4 En la nauxa jaro de lia regxado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraux Jerusalemon, kaj eksiegxis gxin, kaj oni konstruis cxirkaux gxi bastionojn. 5 Kaj la urbo restis siegxata gxis la dek-unua jaro de la regxo Cidkija. 6 En la kvara monato, en la nauxa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortigxis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj cxiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laux la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la gxardeno de la regxo, kaj foriris laux la vojo al la stepo. Kaj la HXaldeoj staris cxirkaux la urbo. 8 Kaj la militistaro de la HXaldeoj postkuris la regxon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 9 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj oni faris pri li jugxon. 10 Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija antaux liaj okuloj, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo li bucxis en Ribla. 11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la regxo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon gxis la tago de lia morto.

Next Book Next Book