Jeremiah Warns Zedekiah

Jeremiah 37

1 Kaj ekregxis la regxo Cidkija, filo de Josxija, anstataux Konja, filo de Jehojakim, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, faris lin regxo en la Juda lando. 2 Li kaj liaj servantoj kaj la popolo de la lando ne obeis la vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris per la profeto Jeremia.

3 Tamen la regxo Cidkija sendis Jehuhxalon, filon de SXelemja, kaj Cefanjan, filon de la pastro Maaseja, al la profeto Jeremia, por diri:Pregxu, mi petas, por ni al la Eternulo, nia Dio. 4 Jeremia tiam iradis libere inter la popolo, kaj oni ne metis lin en malliberejon. 5 Dume la militistaro de Faraono eliris el Egiptujo, kaj kiam la HXaldeoj, kiuj siegxis Jerusalemon, tion auxdis, ili foriris de Jerusalem.

6 Kaj aperis vorto de la Eternulo al la profeto Jeremia, dirante: 7 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Tiele diru al la regxo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min:Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo. 8 Kaj la HXaldeoj revenos kaj militos kontraux cxi tiu urbo, kaj prenos gxin kaj forbruligos gxin per fajro. 9 Tiele diras la Eternulo:Ne trompu vin mem, dirante:La HXaldeoj foriros de ni; cxar ili ne foriros. 10 CXar se vi ecx venkobatus la tutan militistaron de la HXaldeoj, kiu militas kontraux vi, kaj restus el ili nur kelkaj vunditoj, cxi tiuj levigxus cxiu el sia tendo kaj forbruligus cxi tiun urbon per fajro.

Next Book Next Book