Jeremiah Buys a Field During the Siege

Jeremiah 32

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, regxo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar. 2 Tiam la militistaro de la regxo de Babel siegxis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la regxo de Judujo. 3 Tie malliberigis lin Cidkija, regxo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kiu gxin venkoprenos; 4 kaj Cidkija, regxo de Judujo, ne savigxos el la manoj de la HXaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la regxo de Babel, kies busxo parolos kun lia busxo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn; 5 kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj cxi tiu restos tie, gxis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraux la HXaldeoj, vi ne sukcesos?

6 Kaj Jeremia diris:Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: 7 Jen HXanamel, filo de via onklo SXalum, iras al vi, por diri:Acxetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, cxar al vi apartenas la rajto de parenco, por acxeti. 8 Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

9 Kaj mi acxetis de HXanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da argxento. 10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la argxenton per pesilo. 11 Kaj mi prenis la dokumenton de acxeto, la sigelitan laux juro kaj legxo, kaj la nefermitan. 12 Kaj mi donis la dokumenton de acxeto al Baruhx, filo de Nerija, filo de Mahxseja, antaux la okuloj de mia kuzo HXanamel, kaj antaux la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de acxeto, kaj antaux la okuloj de cxiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo. 13 Kaj mi ordonis al Baruhx antaux iliaj okuloj, dirante: 14 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Prenu cxi tiujn dokumentojn, cxi tiun dokumenton de acxeto, la sigelitan, kaj cxi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konservigxu dum longa tempo. 15 CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove acxetos domojn, kampojn, kaj vinbergxardenojn en cxi tiu lando.

Next Book Next Book