Shemaiah's False Prophecy

Jeremiah 29

24 Kaj al SXemaja, la Nehxelamano, diru jene: 25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi sendis en via nomo leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al cxiuj pastroj, kun la sekvanta enhavo: 26 La Eternulo starigis vin pastro anstataux la pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto, kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron; 27 kial do vi ne faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al vi kiel profeto? 28 CXar ankaux al ni en Babelon li sendis, por diri:La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn.

29 Kaj la pastro Cefanja tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia. 30 Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia: 31 Sendu al cxiuj ekzilitoj, por diri:Tiele diras la Eternulo pri SXemaja, la Nehxelamano:Pro tio, ke SXemaja profetis al vi, kvankam Mi ne sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo- 32 pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.

Next Book Next Book