The Righteous Branch

Jeremiah 23

1 Ve al la pasxtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la sxafojn de Mia pasxtataro! diras la Eternulo. 2 Tial tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian popolon:Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras la Eternulo. 3 Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos. 4 Kaj Mi starigos super ili pasxtistojn, por ke ili pasxtu ilin; kaj ili jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la Eternulo.

5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li farados jugxon kaj justecon sur la tero. 6 En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos:La Eternulo estas nia justeco.

7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

Next Book Next Book