Message to the House of David

Jeremiah 21

11 Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la vorton de la Eternulo:

12 Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.

13 Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn? 14 Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.

Jeremiah 22

1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon: 2 diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj. 3 Tiele diras la Eternulo:Faru jugxon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu sur cxi tiu loko. 4 CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo. 5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino.

6 CXar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la regxo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj. 7 Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.

8 Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo? 9 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.

10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.

Next Book Next Book