Keep the Sabbath Holy

Jeremiah 17

19 Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj starigxu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem; 20 kaj diru al ili:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo, kaj cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kiuj iras tra cxi tiuj pordegoj. 21 Tiele diras la Eternulo:Gardu viajn animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu ilin tra la pordegoj de Jerusalem; 22 kaj ne elportu sxargxon el viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj. 23 Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.

24 Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron: 25 tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne. 26 Kaj oni venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem, el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo. 27 Sed se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.

Next Book Next Book