New Heavens and a New Earth

Isaiah 65

17 CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi. 18 Kaj vi nur gxojos kaj estos gajaj cxiam pri tio, kion Mi kreos; cxar jen Mi kreos Jerusalemon por gxojo kaj gxian popolon por gajeco. 19 Kaj Mi gxojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu auxdos en gxi vocxon de ploro, nek vocxon de plendo. 20 Ne plu estos tie infano aux maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; cxar junulo mortos en la agxo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per agxo centjara. 21 Ili konstruos domojn kaj logxos en ili; ili plantos vinbergxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn. 22 Ili ne konstruos, ke alia logxu; ili ne plantos, ke alia mangxu; cxar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj gxis plena malnovigxo. 23 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; cxar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili. 24 Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos. 25 Lupo kaj sxafido pasxtigxos kune, leono simile al bovo mangxos pajlon, kaj mangxajxo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.

Next Book Next Book